Tekst'ar'o de Esperant'o

Unu tekst'o el kolekt'o de Esperant'a'j tekst'o'j

La Gimnazi'o

La tekst'o'n origin'e en'komput'il'ig'is kiel skan'it'a'j'n bild'o'j'n ĉe https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/ la Aŭstra Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek)

Proksim'um'a traduk'o'jar'o: 1909

Kre'is la Esperant'a'n tekst'o'n: Zamenhof

La skan'it'a'j'n tekst'o'bild'o'j'n trans'form'is en tekst'o'n Bertilo Wennergren.

La Zamenhofa traduk'o de “La Gimnazi'o” unu'e aper'is en la gazet'o “La Revu'o” en 1909-1910. Libr'o'form'e ĝi est'is publik'ig'it'a unu'e en 1924 kun'e kun “La Raben'o de Baĥaraĥ” (de Henri Heine) en unu volum'o. La ĉi-tie'a tekst'o sekv'as la du'a'n el'don'o'n de 1929. La bibliografi'a'j indik'o'j re'don'as nur tiu'j'n part'o'j'n de la titol'paĝ'o, kiu'j valid'as por “La Gimnazi'o”.

La origin'a tekst'o est'as en la Jid'a lingv'o. La titol'paĝ'o nom'as tiu'n lingv'o'n “Nov'o-Hebre'a ‘Jidiŝ’”.

La Gimnazi'o

La plej mal'bon'a mal'amik'o, mi dir'as al vi, ne far'os al vi tio'n, kio'n hom'o pov'as far'i mem al si, precip'e se en la afer'o'n en'miks'iĝ'as vir'in'o, t.e. edz'in'o. Pri kio, vi pens'as, mi tio'n dir'as? nu, ĝust'e pri mi mem. Jen, pren'u ekzempl'e mi'n: kiel vi mi'n vid'as, ŝajn'as al vi, ke vi vid'as neni'o'n ekster'ordinar'a'n; simpl'a hebre'o, de mez'a klas'o; sur mi'a naz'o ne est'as skrib'it'e, ĉu mi hav'as mon'o'n, ĉu mi ne hav'as mon'o'n, ĉu mi ebl'e sid'as en ŝuld'o'j. Pov'as est'i, ke iam mi efektiv'e hav'is mon'o'n, kaj ne sol'e mon'o'n — mon'o neni'o'n valor'as — mi hav'is labor'en'spez'o'j'n, kaj mi hav'is ili'n en honor'o kaj kviet'e, mi ne flug'is, mi ne bru'is, kiel ali'a'j, kiu'j am'as “hi, hu, ha”... Ne, mi'a princip'o est'as, ke kviet'e kaj ne'rapid'e est'as pli bon'e. Kviet'e kaj ne'rapid'e mi butik'is, kviet'e kaj ne'rapid'e mi kelk'a'j'n foj'o'j'n halt'is, kviet'e kaj ne'rapid'e far'is inter'aranĝ'o'n kun la komerc'ist'o'j kaj kviet'e kaj ne'rapid'e de'nov'e komenc'is labor'i. Sed en la mond'o ekzist'as ja Di'o; nu, Li favor'e donac'is al mi edz'in'o'n... ŝi ne est'as ja ĉi tie, sekv'e ni pov'as parol'i mal'kaŝ'e... edz'in'o, por tiel dir'i, kiel ĉiu'j edz'in'o'j; mi dev'as dir'i, ke laŭ la aspekt'o ŝi eĉ est'as tut'e toler'ebl'a, jes, tut'a “person'o”, Di'o ŝi'n konserv'u, du'obl'e pli grand'a ol mi, kaj ne mal'bel'a, eĉ bel'ul'in'o, oni pov'as dir'i, kaj ne mal'saĝ'a, eĉ saĝ'a, oni pov'as dir'i, tre saĝ'a, mult'e'sci'a, tut'a vir'o. Sed ĝust'e ĉi tio est'as la tut'a mal'bon'o! Ho, mi dir'as al vi, ne bon'e est'as, se la edz'in'o est'as vir'o! Kiel ajn saĝ'a ŝi est'as, sed la Plej'potenc'a ja tamen kre'is antaŭ'e Adamon kaj nur post'e Evon! Sed ir'u, parol'u kun ŝi, ŝi respond'as: “ke la Plej'potenc'a kre'is antaŭ'e vi'n kaj post'e ni'n, tio”, ŝi dir'as, “est'as Li'a afer'o; sed pri tio”, ŝi dir'as, “ke Li don'is al mi en la pied'plat'o'n pli da saĝ'o, ol vi hav'as en la kap'o, pri tio”, ŝi dir'as, “mi ne est'as kulp'a”. — “Kia'kaŭz'e”, mi dir'as, “vi nun parol'as pri tio”? — “Tia'kaŭz'e”, ŝi dir'as, “mi nun parol'as pri tio, ke pri ĉio dev'us zorg'i nur mi'a kap'o; eĉ pri la en'met'o de ni'a infan'o en la gimnazi'o'n”, ŝi dir'as, “ankaŭ dev'as pens'i nur mi”. — “Kie", mi dir'as, “est'as skrib'it'e ‘gimnazi'o’? Ĉu ne sufiĉ'os por mi, se li el'lern'os la scienc'o'n hejm'e?” — “Mi jam dir'is al vi mil foj'o'j'n”, ŝi dir'as, “ke vi neniam ating'os mi'a'n konsent'o'n, ke mi ir'u kontraŭ la mor'o'j de la mond'o; la mor'o'j de la mond'o postul'as”, ŝi dir'as, “ke infan'o'j nun'temp'e vizit'ad'u gimnazi'o'n.” — “Laŭ mi'a cerb'o”, mi dir'as, “mi opini'as, ke la mond'o est'as frenez'a.” — “Nur vi sol'a”, ŝi dir'as, “hav'as normal'a'n prudent'o'n! se la mond'o”, ŝi dir'as, “ag'us laŭ vi'a prudent'o, ĝi efektiv'e bel'e aspekt'us!” — “Ĉiu hom'o”, mi dir'as, “ag'as laŭ si'a prudent'o.” — “Mi'a'j mal'amik'o'j”, ŝi dir'as, “kaj la mal'amik'o'j de mi'a'j amik'o'j posed'u tio'n en si'a'j poŝ'o'j, en si'a'j kest'o'j kaj ŝrank'o'j, kio'n vi posed'as en vi'a kap'o,” — “Ve est'as”, mi dir'as, “al la vir'o, se vir'in'o kuraĝ'as li'n kritik'i.” — “Ve est'as”, ŝi dir'as, “al la vir'in'o, se ŝi hav'as tia'n edz'o'n, ke vir'in'o dev'as li'n kritik'i!” Nu, ir'u, diskut'u kun vir'in'o! Kiam vi dir'as al ŝi unu afer'o'n, ŝi respond'as al vi i'o'n tut'e ali'a'n; kiam vi dir'as al ŝi unu vort'o'n, ŝi re'don'as al vi dek du; kaj se vi decid'as silent'i, tiam ŝi subit'e komenc'as plor'i aŭ tut'e improviz'it'e, pardon'u mi'a'n esprim'o'n, ŝi sven'as. Nu, tiam vi est'as jam ver'e envi'ind'a!... Unu'vort'e, disput'o post disput'o, venk'is fin'e ŝi, ne mi; ĉar ni ne far'u al ni iluzi'o'j'n: se “ŝi“ vol'as, ĉu oni pov'as tiam i'o'n kontraŭ'far'i?...

Unu'vort'e, kio'n mi rakont'u al vi? Est'is decid'it'e “gimnazi'o”! Oni dev'as, ŝi dir'as, komenc'i prepar'ad'i la knab'o'n, ke li en'ir'u en la “komenc'o'n de ĉiu sag'o”, en la “mladŝe prigotovitelne*. Cert'e ĝi est'as grand'a scienc'o! bagatel'o, la “mladŝe prigotovitelne”! Mi pens'as, ke ĉe ni la plej sen'kapabl'a ĥeder'a* bub'o, la unu'a renkont'it'a komenc'ant'o, pov'us ili'n ĉiu'j'n kaŝ'i en la poŝ'o, des pli ankoraŭ tia knab'o kiel mi'a, pri kiu mi pov'as dir'i al vi, ke se vi tra'vetur'os tut'a'n imperi'o'n, vi ne trov'os du'a'n simil'a'n! Mi est'as ja patr'o, kaj mi ne dev'as laŭd'i, sed mi pov'as dir'i al vi, ke li hav'as kap'o'n, kia'n vi ne trov'os en la tut'a mond'o. Kio'n mi long'e rakont'u al vi? Li ir'is, kaj li star'iĝ'is al la ekzamen'o, kaj li ekzamen'iĝ'is, kaj... ne sukces'is. Kia'kaŭz'e? li ricev'is “du”* el aritmetik'o! Li est'as, ili dir'as, mal'fort'a en la kalkul'ad'o, en la scienc'o de “matematik'o”, ili dir'as. Kiel plaĉ'as al vi tia histori'o? La knab'o hav'as kap'o'n, kia'n vi ne trov'os en la tut'a mond'o, eĉ se vi tra'vetur'os tut'a'n imperi'o'n, kaj ili rakont'as al mi histori'o'j'n pri ia matematik'o! Unu'vort'e, li mal'sukces'is en la ekzamen'o. Kompren'ebl'e, tio mi'n tre fort'e ĉagren'is: Se li ir'is jam ekzamen'iĝ'i, mi dezir'us almenaŭ, ke li sukces'u! Sed mi est'as ja vir'o, ne vir'in'o, tial mi trankvil'iĝ'is kaj dir'is al mi: est'u la afer'o pro'pek'a ofer'o, hebre'o ju al'kutim'iĝ'is... Sed ir'u, parol'u kun ŝi! Ŝi en'bat'is en si'a'n kap'o'n la frenez'aĵ'o'n, unu foj'o'n por ĉiam, nepr'e dev'as est'i gimnazi'o! Mi parol'as al ŝi: “dir'u al mi, mi'a kar'a, por kio vi tio'n bezon'as? Kontraŭ la milit'a serv'o? Li, dank’ al Di'o, est'as ja garanti'it'a”, mi dir'as, “li est'as ja sol'infan'o; por labor'en'spez'i”, mi dir'as, “mi ankaŭ bezon'as tio'n kiel bala'aĵ'o'n; kio'n”, mi dir'as, “ĝi mi'n mal'help'as, se li est'os butik'ist'o simil'e al mi, aŭ komerc'ist'o simil'e al ĉiu'j ali'a'j hebre'o'j? kaj se ebl'e la sort'o decid'os, ke li est'u riĉ'ul'o, bankier'o, tio mi'n ankaŭ ne aflikt'us”. Tiel mi parol'as kaj admon'as. Sed ĉu la mur'o i'o'n aŭd'as? “Pli bon'e est'as”, ŝi dir'as, “ke li ne en'ir'is en la ‘mladŝe prigotovitelne’; ne grand'a mal'feliĉ'o; pli bon'e est'os, se li en'ir'os, rekt'e en la ‘starŝe prigotovitelne’.”* — Nu, kio'n far'i! Vi vol'as “starŝe prigotovitelne”, — est'u “starŝe prigotovitelne”; ĝi cert'e est'as por mi tre grav'a afer'o! la knab'o hav'as ja kap'o'n, kia'n vi ne trov'os, eĉ se vi tra'vetur'os tut'a'n imperi'o'n... Sed kio est'is la fin'o? Kiam ven'is la ĝust'a prezent'iĝ'o, li de'nov'e ricev'is “du”, jam ne de matematik'o: li'a skrib'ad'o est'as ne tut'e, kiel oni bezon'as! tio est'as, li skrib'as bon'e, sed nur pri unu liter'o li est'as iom ne tut'e en ord'o, pri la liter'o “jat*; por dir'i pli ĝust'e, li skrib'as ĝi'n, la liter'o'n “jat”, — kial li ĝi'n ne skrib'us? sed li'a mal'merit'o est'as, ili dir'as, li skrib'as ĝi'n ne tie, kie oni dev'as. Efektiv'e, grand'a mal'feliĉ'o! Mi tut'e ne sci'as, kia'manier'e mi vetur'os al Poltav'o aŭ al Lodz por la foir'o, se li, Di'o gard'u, ne skrib'os la “jat” tie, kie ili tio'n dezir'as! Nu, mi dir'as al vi, kiam oni sci'ig'is al ni la nov'aĵ'o'n, tiam ŝi, kompren'ebl'a, far'iĝ'is tut'e furioz'a: ŝi flug'is al la direktor'o, ŝi diskut'is, ŝi klar'ig'is, ke la knab'o ĉio'n bon'e sci'as, ke li en ĉio est'as fort'a; por pruv'o, ŝi dir'is, oni li'n vok'u, oni li'n ekzamen'u de'nov'e, de la komenc'o... Kompren'ebl'e, oni ŝi'n atent'is, kiel la pas'int'jar'a'n neĝ'o'n; oni en'skrib'is “du”-on, kaj ankoraŭ kia'n du'o'n! du'o'n kun minus'o!* kaj nun kur'u kaj insult'u!... Komenc'iĝ'is kri'ad'o kaj tumult'o: mi'a Di'o, de'nov'e li ne sukces'is en la ekzamen'o! “Nu, kio do est'as?”, mi dir'as al ŝi, “kio'n far'i? Ĉu ĝi valor'as, ke oni pro tio venen'u al si la viv'o'n? Hebre'o”, mi dir'as, “ja al'kutim'iĝ'is”... Tiam ŝi, kompren'ebl'e, ek'flam'as kaj komenc'as ĵet'ad'i fajr'o'n, mal'ben'o'j'n kaj insult'o'j'n, tut'e laŭ ili'a manier'o... Sed tio'n ni las'u, — ver'e kompat'ind'a est'is li mem, la mal'feliĉ'a knab'o, kaj la kor'o dolor'is, kiam oni li'n rigard'is. Tia mal'feliĉ'o! Ĉiu'j ornam'as si'n per blank'a'j buton'et'o'j*, kaj li tio'n ne pov'os far'i!... Mi dir'as al li: “kia mal'saĝ'ul'o vi est'as, simpl'a azen'o vi est'as! Ĉu est'as ebl'e, ke la tut'a mond'o en'ir'u en la gimnazi'o'n? Mal'saĝ'ul'et'o mi'a”, mi dir'as, “iu dev'as ja rest'i hejm'e, ĉu ne ver'e? kaj se vi zorg'as pri la milit'a serv'o”, mi dir'as... Tiam ŝi far'iĝ'as koler'eg'a kaj furioz'e mi'n atak'as: “bel'a kompat'em'ul'o”, ŝi dir'as; “kiu vi'n pet'as”, ŝi dir'as, “ke vi li'n konsol'u per tia'j saĝ'a'j parol'o'j? Pli bon'e est'us”, ŝi dir'as, “se vi pen'us, ke ni ricev'u por li i'a'n taŭg'a'n instru'ist'o'n”, ŝi dir'as, “apart'a'n, rus'a'n por la gramatik'o”.

*  Mladŝij prigotovitelnij klass (rus'e) = komenc'a prepar'a klas'o.
*  Ĥeder'o = hebre'a lern'ej'o (religi'a) por mal'grand'a'j knab'o'j.
*  La not'o “du” ĉe la ekzamen'o signif'as “mal'bon'e”.
*  Starŝij prigotovitenij klass (rus'e) = pli progres'int'a prepar'a klas'o.
*  La son'o “je” en la rus'a lingv'o est'as skrib'at'a en mult'a'j vort'o'j ne per la liter'o “je”, sed per special'a liter'o “jat”.
*  La sign'o “minus'o” iom mal'pli'grand'ig'as la valor'o'n de la ekzamen'a not'o.
*  La gimnazi'an'o'j en Rus'uj'o port'as uniform'o'n kun blank'a'j buton'o'j.

Vi aŭd'as? jam du instru'ist'o'j'n mi dev'as ten'i! unu instru'ist'o kaj unu melamedo* jam ne sufiĉ'as! Unu'vort'e, disput'o post disput'o, venk'is kompren'ebl'e ŝi, ne mi; ĉar ni ne far'u al ni iluzi'o'j'n: se “ŝi” vol'as, ĉu oni pov'as tiam i'o'n kontraŭ'far'i?

*  “Melamed” est'as person'o, kiu instru'as hebre'a'n lingv'o'n, Bibli'o'n kaj Talmud'o'n.

Unu'vort'e, kio'n mi rakont'u al vi? Oni pren'is nov'a'n instru'ist'o'n, jam rus'a'n, ne — Di'o gard'u — i'a'n hebre'a'n, fi, sed efektiv'a'n krist'an'o'n; ĉar gramatik'o, vi kompren'as, por en'ir'i en la unu'a'n klas'o'n, est'as ja pli akr'a ol kren'o; bagatel'o, la gramatik'o, la liter'o “jat”!... Nu, se mi vol'us rakont'i al vi pri la instru'ist'o, kiu'n Di'o al ni send'is, est'us simpl'e hont'o rakont'i: ni dev'is sufer'i de li plej venen'it'a'j'n lag'o'j'n, li ni'n ĉiu'j'n trakt'ad'is kiel sen'valor'a'j'n best'o'j'n, li rid'ad'is kaj mok'ad'is ni'n ĝust'e en la vizaĝ'o'n. Li, ekzempl'e, — en la infer'o li brul'u — dum la instru'ad'a de la gramatik'o ne pov'is trov'i i'a'n ali'a'n vort'o'n krom “ajl'o”*, t.e. rus'e “ĉesnok”: “ĉesnok, ĉesnoka, ĉesnoku, ĉesnokoju*... la diabl'o li'n pren'u! Se ne est'us “ŝi”, tiam mi pren'us li'n je la kol'o kaj el'ĵet'us li'n al ĉiu'j diabl'o'j kun li'a bel'a gramatik'o! Por “ŝi” ĉio est'is toler'ebl'a: ĉar la knab'o ja sci'os, kie oni dev'as skrib'i la liter'o'n “jat”, kaj kie oni ne dev'as ĝi'n skrib'i! Nu, prezent'u al vi, dum la vintr'o oni li'n sufiĉ'e el'turment'is, kaj nur ĉirkaŭ Pentekost'o li dev'is ir'i al la bud'o. Kiam pas'is Pentekost'o, li ir'is kaj star'iĝ'is al la ekzamen'o kaj al'port'is hejm'e'n jam ne “du'o'n” sed “kvar'o'n” kaj “kvin'o'n”*. Ĝoj'o, triumf'o! Gratul'o'n, gratul'eg'o'n!... Sed atend'u, ne tiel rapid'u kun la gratul'o; oni ne sci'as ankoraŭ tut'e preciz'e, ĉu li est'as akcept'it'a; oni tio'n sci'os ne pli fru'e ol en Aŭgust'o! Kial nur en Aŭgust'o? kial ne tuj? Ir'u, demand'u ili'n! Sed kio'n far'i? Hebre'o ja al'kutim'iĝ'is...

*  Per ĉi tiu vort'o la rus'o'j oft'e mok'as la hebre'o'j'n.
*  Imit'at'a deklinaci'o de la vort'o “ĉesnok”.
*  La not'o “kvar” signif'as “bon'e”, la not'o “kvin” (plej alt'a not'o) signif'as “bon'eg'e”.

Ven'is Aŭgust'o; mi rigard'as, — mi'a kun'ul'in'o ne ripoz'as: de la direktor'o ŝi kur'as al la inspektor'o, de la inspektor'o el la direktor'o... “Kial vi kur'ad'as hodiaŭ”, mi dir'as al ŝi, “kiel venen'it'a mus'o, de Abraĉjo al Jaĉjo?”... “Kial mi kur'ad'as?” ŝi dir'as; “Ĉu vi ne est'as ĉi'tie'ul'o! Ĉu vi ne sci'as do, kio far'iĝ'as en la nun'a temp'o en la gimnazi'o'j, kun la procent'o'j?”*... Nu, mi'a sinjor'o, kio montr'iĝ'is? li ja efektiv'e ne est'is akcept'it'a! Vi vol'as sci'i, kial? Tial ke li ne ricev'is du “kvin'o'j'n”. Se la ambaŭ not'o'j, kiu'j'n li ricev'is, est'us kvin'o'j, tiam, ili dir'as, li ebl'e est'us akcept'it'a. Vi aŭd'as? “ebl'e”? kiel plaĉ'as al vi la “ebl'e”? Nu, kio'n mi hav'is de ŝi, pri tio mi ne parol'os; ver'e kompat'ind'a est'is li, la knab'o: li kuŝ'as kun la vizaĝ'o kaŝ'it'a en la kusen'o, kaj li ne ĉes'as plor'i. Tio daŭr'is tiel long'e, ĝis fin'e oni dev'is pren'i por li nov'a'n instru'ist'o'n, ĝust'e student'o'n de la gimnazi'o, kaj oni komenc'is prepar'ad'i li'n jam por la du'a klas'o, en tut'e ali'a manier'o, ĉar la du'a klas'o ne est'as bagatel'o: por ĝi oni bezon'as jam, krom matematik'o kaj gramatik'o, ankaŭ geografi'o'n kun kaligrafi'o kaj kun mi ne sci'as kio ankoraŭ. Kvankam, por dir'i al vi la ver'o'n, mi por ĉio kun'e ne don'us eĉ tri spes'o'j'n: pec'et'o da talmud'a komentari'o est'as mult'e pli mal'facil'a ol ĉiu'j lern'aĵ'o'j, kaj ebl'e ankaŭ pli saĝ'a... sed kio'n far'i? hebre'o al'kutim'iĝ'is...

*  En Rus'uj'o la lern'ad'o por la hebre'o'j en la nun'a temp'o est'as afer'o tre mal'facil'a. En la gimnazi'o'j'n kaj en la universitat'o'j'n oni akcept'as la hebre'o'j'n nur en la nombr'o de difin'it'a procent'o rilat'e la nombr'o'n de ĉiu'j ali'a'j lern'ant'o'j. En la pli grand'a part'o de la land'o la lern'ej'o'j akcept'as hebre'o'j'n nur en la nombr'o de 3-5 procent'o'j; en tiu'j urb'o'j, en kiu'j la loĝ'ant'ar'o konsist'as preskaŭ ekskluziv'e el hebre'o'j, la gimnazi'o'j akcept'as nur 10% da hebre'o'j, t.e. inter 10 lern'ant'o'j oni akcept'as nur unu hebre'o'n. Tia'manier'e el ĉiu'j hebre'o'j, kiu'j vol'as en'ir'i en gimnazi'o'n, oni pov'as akcept'i nur tre mal'grand'a'n part'o'n, kaj dum por ĉiu ekzamen'iĝ'ant'o sufiĉ'as, se li ricev'as la not'o'j'n “3”, el la hebre'o'j oni akcept'as nur tiu'j'n, kiu'j ricev'is not'o'j'n la plej alt'a'j'n (“5”), kaj eĉ inter tiu'j perfekt'eg'ul'o'j oni ankoraŭ far'as elekt'o'n.

Unu'vort'e, komenc'iĝ'is tut'a seri'ar'o da lecion'o'j. Li lev'iĝ'as tre fru'e — la lecion'o'j; li far'is la maten'a'n preĝ'o'n kaj maten'manĝ'o'n — la lecion'o'j; la tut'a'n tag'o'n — la lecion'o'j. Ĝis mal'fru'e en la nokt'o oni aŭd'as, kiel li tambur'as: “nominativ'o”, “akuzativ'o”, “adicitivo”, “multoblativo”... ĝi simpl'e skrap'as la orel'o'j'n. Kiu pens'as pri manĝ'o, kiu pens'as pri dorm'o? “Oni pren'is mal'feliĉ'o'n infan'o'n”, mi dir'as, “kaj oni turment'as ĝi'n sen kulp'o kaj sen kaŭz'o! Ĝi est'as ja ver'a kompat'ind'aĵ'o”, mi dir'as, “la infan'o — Di'o gard'u — ja mal'san'iĝ'os!” — “For'mord'u al vi la lang'o'n”, ŝi dir'as. Nu, kio'n vi vol'as? li ir'is ankoraŭ unu foj'o'n al la buĉ'o, kaj li al'port'is de ĉiu'j ekzamen'a'j objekt'o'j pur'a'j'n “kvin'o'j'n”, neni'o'n krom “kvin'o'j”! Ne mir'ind'e! li hav'as ja tia'n kap'o'n, kia'n vi ne trov'os, se vi eĉ tra'vetur'os tut'a'n imperi'o'n; kaj krom tio tia diligent'a, tag'e kaj nokt'e li nur lern'ad'is kaj ripet'ad'is! Sekv'e est'as ja bon'e? jes? Sed kiam ven'is la ĝust'a tag'o, oni el'pend'ig'is en la gimnazi'o la nom'ar'o'n de ĉiu'j akcept'it'a'j infan'o'j, — ni rigard'as — ni'a tie ne est'as! Komenc'iĝ'is kri'ad'o, plor'eg'ad'o... Kia'rajt'e? tia mal'just'eg'o! pur'a'j “kvin'o'j” de ĉiu'j objekt'o'j! Ha, ŝi kur'os, ha, ŝi kur'os, ha, ŝi far'os tio'n kaj tio'n... Unu'vort'e, ŝi ir'is, ŝi ir'os, ŝi far'is tio'n kaj tio'n... tiel long'e, ĝis oni ŝi'n pet'is, ke ŝi ĉes'u ted'i al ili la kap'o'n, tio est'as, parol'ant'e inter ni, oni ŝi'n simpl'e for'pel'is. Jes. Kaj kiam oni ŝi'n fin'e for'pel'is, tiam ŝi kun grand'a ve-kri'ad'o en'fal'is en la hejm'a'n dom'o'n: “Ha”, ŝi kri'as, “kia patr'o vi est'as! se vi est'us”, ŝi dir'as, “si'n'don'em'a patr'o, varm'a, kiel ĉiu'j ali'a'j patr'o'j, tiam”, ŝi dir'as, “vi ankaŭ trov'us protekt'o'n, kiel la ali'a'j, al la direktor'o protekt'o'n, kon'at'ec'o'n, tio'n, ali'o'n...”. Kiel plaĉ'as al vi la vir'in'a ide'o? “Ĉu ne sufiĉ'as”, mi dir'as, “ke mi dev'as konstant'e memor'i pri la pag'o'dat'o'j, pri la foir'o'j, pri la ŝuld'atest'o'j, pri la kambi'o'j, pri la protest'o'j kaj la divers'a'j ali'a'j mal'ben'aĵ'o'j? Ebl'e vi vol'as, ke mi far'iĝ'u bankrot'ul'o pro vi'a gimnazi'o kaj vi'a'j klas'o'j, kiu'j el'ramp'is al mi jam ĝis la gorĝ'o?” Vi ebl'e pens'as, ke ŝi aŭd'as, kio'n mi parol'as al ŝi? Tut'e ne, neni'a atent'o! Ŝi daŭr'ig'as si'a'n farad'o'n: ŝi seg'as kaj fajl'as kaj bor'as kaj mord'et'as kiel verm'o, tag'e kaj nokt'e, tag'e kaj nokt'e. “Se vi'a edz'in'o”, ŝi dir'as, “est'us por vi edz'in'o kaj vi'a infan'o est'us por vi infan'o, se mi hav'as por vi”, ŝi dir'as, “eĉ plej mal'grand'a'n valor'o'n, almenaŭ iom'et'a'n...” — “Kio'n do”, mi dir'as, “tiam est'us?” — “Tiam”, ŝi dir'as, “vi kuŝ'us ĉe mi profund'e en la ter'o, mi vi'n en'ter'ig'us tri'foj'e ĉiu'tag'e, vi ne pov'us el'tomb'iĝ'i eĉ en la tag'o de la mond'fin'a juĝ'o!” Nu, kiel plaĉ'as al vi tia salut'o? Tio est'as simpl'e, kiel oni dir'as, kapt'i edz'o'n kaj far'i al li subit'a'n ban'o'n per sitel'o da akv'o, pro la ĉarm'a pac'o! Kompren'ebl'e, mi mi'a'flank'e ankaŭ ne silent'as, ĉar oni est'as ja, kiel oni dir'as, nur hom'o, kaj ĉiu hom'o hav'as ja gal'o'n... Fort'e mi'n envi'i vi tamen ne bezon'as, kaj venk'is kompren'ebl'e ne mi, sed ŝi; ĉar se “ŝi” vol'as, ĉu oni pov'as tiam i'o'n kontraŭ'far'i?

Unu'vort'e, kio'n mi rakont'u al vi? Mi komenc'is serĉ'i protekt'o'n, kon'at'ec'o'n, tio'n, ali'o'n; mi las'is mi'n mok'i, mi sufer'is hont'o'n, ĉar ĉiu demand'as tut'e prav'e: “vi est'as, sinjor'o Arono, estim'at'a hebre'o, vi est'as dom'hav'ant'o, kaj vi hav'as nur unu sol'a'n fil'o'n, kia do demon'o vi'n instig'as, ke vi puŝ'iĝ'u kun li tie'n, kie'n oni ne dev'as?”... Nu, ir'u, rakont'u al ili histori'o'n, ke mi posed'as propr'a'n edz'in'o'n — cent du'dek jar'o'j'n ŝi viv'u, — kaj ke ŝi en'pren'is al si en la kap'o'n frenez'a'n ide'o'n: gimnazi'o, gimnazi'o kaj gimnazi'o! Nu, kio est'is plu'e? Vi dev'as sci'i, ke mi mem ankaŭ ne aparten'as al tro grand'a'j mal'lert'ul'o'j, kun help'o de Di'o mi tra'bat'is al mi voj'et'o'n rekt'e tie'n, kie'n est'is neces'e, kaj mi traf'is en la kabinet'o'n de la grand'a sinjor'o mem, la gimnazi'estr'o. Jes! Kaj mi sid'iĝ'is kaj komenc'is parol'i kun li tiel kaj tiel — mi kapabl'as, dank’ al Di'o, parol'i kun grand'a sinjor'o, se mi nur vol'as, pik'i al mi la lang'o'n oni ne bezon'as. “Kio'n vi dezir'as?” li mi'n demand'as kaj pet'as mi'n sid'iĝ'i. Kaj mi respond'as al li mal'laŭt'e en la orel'o'n: “Plej moŝt'a moŝt'o”, mi dir'as, “ni est'as hom'o'j ne riĉ'a'j, sed ni hav'as ne'grand'a'n kapital'et'o'n kaj unu bon'a'n ne'ordinar'a'n knab'o'n, kiu”, mi dir'as, “vol'as lern'i, kaj mi vol'as, kaj mi'a edz'in'o tre vol'as...” Tiam li de'nov'e demand'as mi'n: “Kio'n vi dezir'as?” Tiam mi respond'as al li de'nov'e kaj mi al'ŝov'iĝ'as al li ankoraŭ pli proksim'e: “plej moŝt'a moŝt'o”, mi dir'as, “ni est'as hom'o'j ne riĉ'a'j, sed ni hav'as ne'grand'a'n kapital'et'o'n kaj unu bon'a'n ne'ordinar'a'n knab'o'n, kiu”, mi dir'as, “vol'us lern'i, kaj mi vol'as; kaj mi'a edz'in'o tre vol'as...” kaj mi fort'e akcent'as la “tre” por ke li mi'n kompren'u... Sed li hav'as ja goj'a'n* kap'o'n, tial li ne kompren'as, kio'n mi alud'as, kaj li dir'as al mi jam koler'e: “kio'n do vi dezir'as?” Tiam mi ne'rapid'e en'ŝov'as la man'o'n en la poŝ'o'n, ne'rapid'e el'pren'as kaj ne'rapid'e dir'as al li: “pardon'u mi'n”, mi dir'as, “ni est'as hom'o'j ne riĉ'a'j, sed ni hav'as ne'grand'a'n kapital'et'o'n kaj unu bon'a'n ne'ordinar'a'n knab'o'n, kiu”, mi dir'as, “vol'as lern'i, kaj mi vol'as, kaj mi'a edz'in'o tre vol'as...” Kaj mi pren'as kaj en'ŝov'as al li kaj prem'as al li la man'o'n... Unu'vort'e, li kompren'is, kio'n mi pens'as, kaj li el'pren'as not'libr'et'o'n kaj li demand'as mi'n, kia est'as mi'a nom'o, kia est'as la nom'o de mi'a fil'o kaj en la kiom'a'n klas'o'n mi vol'as li'n en'ir'ig'i... “Nu”, mi dir'is al mi, “tio est'as ja fin'e la ĝust'a afer'o!” kaj mi klar'ig'as al li, ke mi'a nom'o est'as Katz, Arono Katz, kaj mi'o fil'o est'as nom'at'a Moseo, t.e. Moŝko, kaj mi vol'as, ke li en'ir'u en la tri'a'n klas'o'n. Tiam li dir'as al mi, ke se mi est'as nom'at'a Katz kaj mi'a fil'o est'as nom'at'a Moseo, t.e. Moŝko, kaj li vol'as en'ir'i en la tri'a'n klas'o'n, mi al'konduk'u li'n, li dir'as, en Januar'o, kaj li tiam cert'e est'os akcept'it'a. Vi kompren'as? jam tut'e ali'a'j parol'o'j! Vid'ebl'e, se oni ŝmir'as, oni vetur'as... Est'as nur bedaŭr'ind'e, ke ne tuj; sed kio'n far'i? se oni ordon'as atend'i, oni dev'as atend'i, hebre'o ja al'kutim'ig'is...

*  “Goj” = ne-hebre'o.

Ven'is Januar'o, de'nov'e tumult'o, kur'ad'o tie'n kaj re'e'n: hodiaŭ, morgaŭ dev'as est'i kun'sid'o, ili ĝi'n nom'as “sovjet”; kun'ven'os la direktor'o kun ĉiu'j instru'ist'o'j de la gimnazi'o, kaj nur post la kun'sid'o, t.e. post la “sovjet”; kiel ili ĝi'n nom'as, oni sci'os, ĉu la knab'o est'as akcept'it'a aŭ ne. Ven'is la ĝust'a labor'o; mi'a kun'ul'in'o ne est'as plu hejm'e; ne ekzist'as tag'manĝ'o, ne ekzist'as samovar'o, neni'o ekzist'as: ŝi est'as en la gimnazi'o; aŭ pli ver'e, ne en la gimnazi'o, sed apud la gimnazi'o; ŝi vag'ad'as ekster'e en la frost'o de la plej fru'a maten'o, kaj ŝi atend'as, ĝis oni dis'ir'os de la kun'sid'o, t.e. de la “sovjet”, kiel ili dir'as... La frost'o tranĉ'as, neĝ'vent'o blov'as, mal'bon'eg'a veter'o, kaj ŝi vag'ad'as ekster'e apud la gimnazi'o kaj atend'as; vir'in'o ĉiam rest'as vir'in'o! Ŝi sci'as je tre bon'e, ke se oni promes'as, oni sankt'e plen'um'as, tiom pli ke... vi kompren'as? sed ir'u, parol'u kun vir'in'o! Unu'vort'e, ŝi atend'as unu hor'o'n, ŝi atend'as du hor'o'j'n, ŝi atend'as tri hor'o'j'n; ŝi atend'as kvar hor'o'j'n; ĉiu'j infan'o'j jam de'long'e dis'ir'is el la gimnazi'o hejm'e'n, kaj ŝi ĉiam ankoraŭ atend'as. Tamen kio'n vi vol'as? ŝi atend'is tiel long'e, ĝis ŝi fin'e atend-ating'is si'a'n cel'o'n: la pord'o mal'ferm'iĝ'as, kaj el tie el'ir'as unu el la instru'ist'o'j; ŝi tuj al'salt'as al la instru'ist'o kaj kapt'as li'n kaj demand'as, ĉu li ne sci'as, per kia'j decid'o'j fin'iĝ'is la kun'sid'o, t.e. la “sovjet”, kiel ili dir'as. Kaj li respond'as: “kial do mi ne sci'us? oni akcept'is”, li dir'as, “en'tut'e du'dek kvin infan'o'j'n, du'dek tri krist'an'a'j'n kaj du hebre'a'j'n”. “Kiu'n?” ŝi demand'as. — “Unu nom'at'a'n Ŝapselson kaj unu nom'at'a'n Katz.” Apenaŭ ŝi aŭd'is la nom'o'n Katz, mi'a vir'in'o simil'e al sag'o el paf'ark'o flug'as hejm'e'n kaj en'kur'as en la dom'o'n kun ĝoj'eg'o: “Mi gratul'as! Mi dank'as vi'n, ho, grand'a Di'o, mi dank'as! Akcept'it'a! akcept'it'a!” Kaj dum'e ŝi'a'j okul'o'j est'as plen'a'j de larm'o'j... Al mi, kompren'ebl'e, la afer'o ankaŭ cert'e est'as agrabl'a, sed danc'i pro tio mi ne hav'as ja la dev'o'n, mi est'as ja vir'o, ne vir'in'o... “Mi vid'as”, ŝi dir'as al mi, “ke por vi tio ne hav'as tre grand'a'n valor'o'n?” — “Kia'kaŭz'e”, mi dir'us, “vi far'as al vi tia'n komentari'o'n?” — “Tia'kaŭz'e, ke vi est'as mal'varm'a pec'o da viand'o; se vi sci'us”, ŝi dir'as, “kiel la kompat'ind'a infan'o trem'as de emoci'o, vi ne sid'us tia'manier'e, vi jam de long'e kur'us mend'i por li uniform'et'o'n kaj ĉapel'o'n kaj vi rapid'us”, ŝi dir'as, “far'i festen'o'n por la amik'o'j.” — “Kial subit'e far'i festen'o'n?” mi dir'as; “ĉu ĝi est'as bar-micvo* aŭ fianĉ'iĝ'o?” Tiel'e mi dir'as al ŝi tut'e trankvil'e, ĉar mi est'as ja vir'o... Tiam ŝi ofend'iĝ'as kaj tut'e ĉes'as parol'i kun mi; kaj se edz'in'o ĉes'as parol'i, tio est'as ja mil'obl'e pli mal'bon'a ol insult'ad'o, ĉar, se ŝi insult'as, oni almenaŭ aŭd'as hom'a'n voĉ'o'n, kaj nun... parol'u al la mur'o!... Unu'vort'e, por kio mi dev'as mult'e parol'i? venk'is kompren'ebl'e ŝi, ne mi; ĉar se “ŝi” i'o'n vol'as, ĉu oni pov'as tiam i'o'n kontraŭ'far'i?

*  “Bar-micvo” = ating'o de la 13-jar'a aĝ'o, kiam hebre'o far'iĝ'as religi'e mem'star'a.

Unu'vort'e, oni far'is festen'o'n. Oni kun'vok'is parenc'o'j'n kaj amik'o'j'n, kaj la knab'o'n oni vest'is de la kap'o ĝis la pied'o'j: tre bel'a uniform'o kun blank'a'j buton'o'j, ĉap'o kun ornam'aĵ'et'o* antaŭ'e, — plen'a guberni'estr'o! Kio'n oni ag'is koncern'e li'n, tio efektiv'e est'is plen'e merit'it'a, oni en'met'is en li'n kvazaŭ nov'a'n anim'o'n, oni simpl'e li'n re'viv'ig'is; li bril'is, mi dir'as al vi, kiel la sun'o en Juli'o. La gast'o'j trink'is pro san'o, oni gratul'is, oni bon'dezir'is: “Li lern'u en plen'a san'o, li fin'u la gimnazi'o'n en plen'a san'o, li san'e ir'u el tie ĉiam plu'e'n kaj plu'e'n, en la universitat'o'n...” — “He”, mi dir'as, “tio ĉi tut'e ne est'as tiel neces'a; oni pov'os”, mi dir'as, “est'i kontent'a ankaŭ sen tio; li nur fin'u la ok klas'o'j'n de la gimnazi'o”, mi dir'as, “tiam mi li'n edz'ig'os kun help'o de Di'o...” Tiam mi'a kun'ul'in'o dir'as kun rid'et'o kaj rigard'ant'e mi'n per si'a'j okul'o'j: “Dir'u al li, sinjor'o'j, ke li — mi pet'as li'a'n pardon'o'n — fort'e erar'as; li viv'as ankoraŭ laŭ la mal'nov'a'j manier'o'j.” — “ Dir'u al ŝi, sinjor'o'j, ke mi dezir'us hav'i tiom da ben'o'j, kiom la mal'nov'a'j manier'o'j est'as pli bon'a'j ol la nov'a'j.” — “Dir'u al li, sinjor'o'j”, ŝi respond'as, “ke li est'as, li mi'n pardon'u...” Tiam la gast'o'j laŭt'e ek'rid'is: “Aj, sinjor'o Arono”, ili dir'as, “vi hav'as edz'in'o'n — brav'ul'in'o'n, Di'o ŝi'n konserv'u; kozak'o, ne edz'in'o!” Dum'e la gast'o'j trink'is po glas'et'o da vin'o, oni bon'e glut'is, oni far'iĝ'is vigl'a'j; kaj oni kapt'is ni'n ambaŭ en la rond'o'n kaj la knab'o'n ankaŭ en la mez'o'n, kaj oni salt'is, tut'e gaj'e, ĝis plen'a tag'iĝ'o. Maten'e ni for'ir'is kun li “tie'n”. Kiam ni ven'is tie'n, est'is ankoraŭ tre fru'e, pord'o'j kaj pord'eg'o'j est'is ankoraŭ ŝlos'it'a'j, ne trov'iĝ'is ankoraŭ, kiel oni dir'as, eĉ frenez'a hund'et'o sur la strat'o. Long'e ni star'is ekster'e kaj sufiĉ'e ni'n turment'is la frost'o, tial ni ek'ĝu'is grand'a'n plezur'o'n, kiam oni mal'ferm'is al ni la pord'o'n kaj, dank’ al Di'o, en'las'is ni'n intern'e'n. Baldaŭ komenc'is kolekt'iĝ'i la an'ar'o de la mal'grand'ul'o'j, kun la tornistr'et'o'j sur la dors'o'j; far'iĝ'is bru'o, tumult'o, babil'ad'o, rid'ad'o, kur'ad'o, hu, ha, tut'a foir'o! la blank'buton'a'j bub'o'j salt'ad'is, regal'ad'is si'n reciprok'e per frap'o'j, puŝ'o'j, pinĉ'o'j... Rigard'ant'e tiu'j'n bub'et'o'j'n kun la ruĝ'a'j vang'et'o'j, kun la ĝoj'a'j rid'ant'a'j okul'et'o'j, mi re'memor'is — pardon'u la kompar'o'n — ni'a'n est'int'a'n mal'lum'a'n, mal'vast'a'n, mal'gaj'a'n ĥeder'o'n de la pas'int'a temp'o, kaj mi konvink'iĝ'is, ke efektiv'e “ŝi” est'as prav'a; ŝi est'as nur vir'in'o, tamen ŝi hav'as sur si vir'a'n kap'o'n!... Kaj dum mi tia'manier'e medit'as, al'ven'as al ni iu kun or'kolor'a'j buton'o'j, vid'ebl'e instru'ist'o, kun foli'o da paper'o en la man'o, kaj li demand'as mi'n, kio'n mi bezon'as. Mi montr'as al li mi'a'n knab'o'n, kaj dir'as, ke mi al'konduk'is li'n en la ĥeder'o'n, t.e. en la gimnazi'o'n. Tiam li demand'as mi'n: “en la kiom'a'n klas'o'n?” — “En la tri'a'n”, mi dir'as; “li ĵus est'as akcept'it'a.” Li demand'as mi'n, kia est'as li'a nom'o. “Katz”, mi dir'as, “Moseo Katz, t.e. Moŝko Katz”. — “Moŝko Katz?” li dir'as, — Moŝkon Katz li ne hav'as en la tri'a klas'o! ekzist'as, li dir'as, en li'a list'o iu Katz, tamen ne Moŝko, sed Morduĥ, Morduĥ Katz... “Kia Morduĥ!” mi dir'as; “ne Morduĥ, sed Moŝko!” — “Morduĥ”, li dir'as, kaj li al'ŝov'as al mi la paper'o'n rekt'e al la vizaĝ'o. Mi ripet'as al li “Moŝko”, li ripet'as al mi “Morduĥ!” Unu'vort'e, Moŝko, Morduĥ, Morduĥ, Moŝko, ni tiel long'e ni'n reciprok'e moŝkadis kaj morduĥadis, ĝis ni sci'iĝ'is tre bel'a'n histori'o'n: kio'n oni dev'is far'i al mi'a knab'o, oni far'is al tiu! Vi kompren'as la aventur'o'n? Oni efektiv'e akcept'is unu Katz’on, jes, sed erar'e oni akcept'is ali'a'n, ne ni'a'n! vi dev'as sci'i, ke en ni'a urb'o ekzist'as du Katzoj!... Kio'n vi dir'os pri tia histori'o? Mi pret'ig'is la lit'o'n, kaj tiu hav'as la plezur'o'n! Vi dev'as sci'i, kiu est'as “tiu”, t.e. tiu Katz: sen'valor'a nul'o, meti'ist'o, ŝajn'as al mi, ke li est'as bind'ist'o aŭ io simil'a; per si mem li eĉ est'as tut'e kviet'a hom'et'o, sed kiu li'n kon'as, kiu sci'as pri li? absolut'a sen'hav'ul'o! Kaj nun li'a fil'o est'as akcept'it'a! Ĉu ne pov'as krev'i la gal'o? Dir'u vi mem!

*  Metal'a sign'o, kiu'n la gimnazi'an'o'j port'as sur la ĉap'o.

Vi dev'is vid'i la kor'ŝir'ant'a'n vizaĝ'o'n de mi'a knab'o, kiam oni ordon'is al li, ke li bon'vol'u de'pren'i la ornam'aĵ'et'o'n de si'a ĉap'o! “Vi jam ne est'as plu asesor'o!...” Fianĉ'in'o dum la edz'in'ig'a ceremoni'o cert'e ne dev'as el'verŝ'i tiom da larm'o'j, kiom mi'a knab'o el'verŝ'is en tiu tag'o! Kiom ajn mi pet'is li'n, ne help'is pet'o'j, nek minac'o'j. “Nu”, mi dir'is al “ŝi”, “vi vid'as, kia'n amuz'o'n vi aranĝ'is? Ĉu mi ne dir'is al vi, ke vi'a gimnazi'o est'os por li buĉ'ej'o? Di'o help'u”, mi dir'as, “ke ĝi almenaŭ fin'iĝ'u por ni glat'e, ke li — Di'o gard'u — ne mal'san'iĝ'u...” — “Mi'a'j mal'amik'o'j”, ŝi dir'as, “mal'san'iĝ'u, se ili vol'as, sed mi'a infan'o nepr'e dev'as en'ir'i en la gimnazi'o'n! se li ne en'ir'is nun, li en'ir'os, se Di'o permes'os, post unu jar'o; se li ne en'ir'is ĉi tie, li en'ir'os en ali'a urb'o! En'ir'i li nepr'e dev'as, escept'int'e nur se mi — Di'o gard'u — ferm'os mi'a'j'n okul'o'j'n kaj la ter'o mi'n kovr'os!” Vi aŭd'as la parol'o'j'n? Kaj kiel vi pens'as, kiu venk'is? mi aŭ ŝi? Ni ne far'u al ni iluzi'o'j'n: se “ŝi” vol'as, ĉu oni pov'as tiam i'o'n kontraŭ'far'i?

Unu'vort'e, por ne parol'i tro long'e, — mult'e mi dev'is klopod'i kaj sufer'i kun li. Mi est'is kun li ĉie, kie nur ekzist'as urb'o, kie nur ekzist'as gimnazi'o, ni est'is, ni prezent'iĝ'is, ekzamen'iĝ'is, kaj efektiv'e sukces'e ekzamen'iĝ'is, kaj efektiv'e ricev'is la plej alt'a'j'n not'o'j'n, kaj tamen efektiv'e ne est'is akcept'it'a'j! Kial? ĉiam pro la “procent'o'j”! Vi pov'as kred'i al mi, mi tiam mem rigard'is mi'n kiel frenez'ul'o'n: “mal'saĝ'ul'o”, mi dir'ad'is al mi, “kio? por kio vi kur'ad'as el unu urb'o al ali'a? por kia diabl'o vi tio'n bezon'as? nu, kaj se li eĉ jam est'os akcept'it'a, kio est'os tiam?” Ne, dir'u, kio'n vi vol'as, obstin'ec'o est'as grand'a afer'o; ĝi jam ĉe mi mem far'iĝ'is afer'o de ne'ced'em'a ambici'o. Fin'e Di'o mi'n kompat'is, kaj mi trov'is en Pol'uj'o tia'n spec'o'n de gimnazi'o, “komerc'a'n” gimnazi'o'n, en kiu apud ĉiu krist'an'o oni akcept'as unu hebre'o'n, t.e. oni akcept'as kvin'dek procent'o'j'n. Sed kio est'as la esenc'o? Ĉiu hebre'o, kiu dezir'as, ke li'a infan'o est'u akcept'it'a, dev'as ven'i kun si'a krist'an'o, kaj se li, t.e. la krist'an'o, sukces'e far'as la ekzamen'o'n kaj vi en'port'as por li la lern'ej'a'n pag'o'n, tiam vi hav'as iom da esper'o... Sekv'e anstataŭ unu ŝarĝ'o oni tiam hav'as sur si du ŝarĝ'o'j'n, vi kompren'as? Ne sufiĉ'as, ke mi'a cerb'o turment'iĝ'as pri mi'a propr'a infan'o, ĝi dev'as turment'iĝ'i ankoraŭ pri tiu ali'a; ĉar se — Di'o gard'u — Esav* ne sukces'as, tiam Jakobo pere'as... Nu, mi dev'as dir'i al vi, antaŭ ol mi trov'is tia'n krist'an'o'n, i'a'n bot'ist'o'n — li'a nom'o est'is Ĥoljava, — mi dev'is mult'a'j'n foj'o'j'n mal'ben'i mi'a'n viv'o'n; fin'e, kiam ven'is la ĝust'a akt'o, nu, mi'a bot'ist'id'o ĉe la ekzamen'o fal'is en la ter'o'n kiel Koraĥ!* Kaj la objekt'o, en kiu li montr'is plen'a'n ne'sci'ad'o'n, est'is ĝust'e... la “Religi'o!” Nu, kio'n mi rakont'u al vi? mi'a knab'o dev'is mem propr'a'person'e sid'iĝ'i kun li kaj ripet'ad'i kun li la “Religi'o'n”... vi demand'os ja sen'dub'e, kia'manier'e mi'a knab'o sci'as la krist'an'a'n religi'o'n? Tio'n ne demand'u, ĉar li sci'as ĉio'n kaj est'as kompetent'a en ĉio kaj kompren'as ĉio'n; se oni dir'as al vi, ke li hav'as bon'a'n kap'o'n, vi neni'o'n dev'as demand'i. Unu'vort'e, Di'o help'is, ven'is la bon'a hor'o, la feliĉ'a hor'o, ili ambaŭ est'is akcept'it'a'j. Vi pens'as, ke jam ĉio est'as fin'it'a? Kiam ven'is la temp'o, por en'skrib'i en la libr'o'j'n kaj pren'i kvitanc'o'n, mi'a krist'an'o ne aper'is! Kia est'as la kaŭz'o? Li ne vol'as, ke li'a fil'o trov'iĝ'u inter tiom mult'e de hebre'o'j! Far'u kun li, kio'n vi dezir'as, — li ne vol'as! Li dir'as, ke li tio'n ne bezon'as, ĉar por li, kiel por krist'an'o, ĉiu'j pord'o'j ja sen tio est'as mal'ferm'it'a'j kaj li pov'as en'ir'i, kie'n li vol'as! Kaj efektiv'e, ĉu li ne est'as prav'a! — Kio'n do vi dezir'as, sinjor'o Ĥoljava”, mi dir'as al li. — “Neni'o'n”, li respond'as. Unu'vort'e, diskut'o post diskut'o, help'o de komplez'em'a'j hom'o'j... oni ir'is kun li en restoraci'o'n, oni trink'is unu glas'o'n, du'a'n, tri'a'n... Antaŭ ol mi ating'is, ke li fin'e pren'is la gimnazi'a'n kvitanc'o'n, mi perd'is ĉiu'j'n mi'a'j'n fort'o'j'n. Fin'e, kun help'o de Di'o, la cel'o est'is ating'it'a, kaj mi dank'is la Plej'potenc'a'n, ke Li don'is al mi ripoz'o'n.

*  Frat'o de la Bibli'a Jakobo.
*  Hom'o, pri kiu la Bibli'o rakont'as, ke li'n en'glut'is la ter'o.

Mi ven'is hejm'e'n, — nov'a aventur'o! Kio est'as de'nov'e? Mi'a kun'ul'in'o pri'medit'is kaj decid'is jen'o'n: “Kiel! ni hav'as ja nur unu sol'a'n fil'o'n, unu okul'o'n en la kap'o, kaj nun li est'as tie kaj ni est'os ĉie tie? “Se est'os tiel'e”, ŝi dir'as, “por kio mi bezon'as mi'a'n tut'a'n viv'o'n?” — “Kio'n do vi dezir'as, ekzempl'e”, mi dir'as. — “Kio'n mi pov'as dezir'i? Vi ne sci'as, kio'n mi dezir'as? Mi dezir'as”, ŝi dir'as, “est'i kun'e kun li.” — “Nu, kaj la dom'o?” mi dir'as, “kio est'os kun la dom'o?” — “La dom'o”, ŝi dir'as, “est'os dom'o”... Nu, kio'n vi pov'as dir'i al ŝi? Por ne rakont'i long'e, mi simpl'e dir'os al vi, ke ŝi en'kaleŝ'iĝ'is kaj for'vetur'is kun li tie'n, kaj mi rest'is tut'e sol'a en la tut'a dom'o. Prezent'u al vi, kia'n aspekt'o'n la dom'o ricev'is! Al mi'a'j mal'amik'o'j mi dezir'as tia'n dom'o'n. La viv'o ĉes'is est'i viv'o, la negoc'o ĉes'is est'i negoc'o, ĉio ruin'iĝ'is, kaj ni'a tut'a okup'ig'o far'iĝ'is skrib'ad'o de leter'o'j; mi skrib'as al ŝi, ŝi re'skrib'as al mi! leter'o'j tie'n, leter'o'j re'e'n: “pac'o'n kaj san'o'n al mi'a kar'a edz'in'o”... “pac'o'n kaj san'o'n al mi'a kar'a edz'o”... “Pro Di'o”, mi skrib'as al ŝi, “al kio tio konduk'os? oni est'as ja nur hom'o! sen mastr'in'o kia pov'as est'i la ord'o!...” Unu'vort'e, ĉio help'is kiel la pas'int'jar'a neĝ'o; venk'is, kompren'ebl'o ŝi, ne mi: ĉar ni ne far'u al ni iluzi'o'j'n: se “ŝi” i'o'n vol'as, ĉu tiam oni pov'as i'o'n kontraŭ'far'i?

Nu, mi fin'os la rakont'o'n. Mi mi'n romp'is, mi mi'n detru'is, mi ruin'ig'is mi'a'n tut'a'n negoc'o'n, dis'vend'is ĉio'n por plej bagatel'a'j prez'o'j, kaj mi trans'pak'is mi'n al ili. Kiam mi ven'is al ili, mi komenc'is rigard'i ĉirkaŭ'e'n, por orient'iĝ'i, mi komenc'is serĉ'i kaj flar'i. Kun grand'a mal'facil'ec'o kaj post long'a'j klopod'o'j mi sukces'is trov'i i'a'n voj'et'o'n, mi far'is kompani'o'n kun ia komerc'ist'o. Laŭ la aspekt'o li est'is eĉ tut'e bon'ord'a hom'o, jes... solid'a mastr'o kaj aparten'as eĉ al la administr'ant'ar'o de la sinagog'o... sed esenc'e li est'is ruz'ul'o, tromp'ist'o, ŝtel'ist'o, li preskaŭ tut'e mal'feliĉ'ig'is mi'n! Vi sekv'e kompren'as, en kia stat'o tiam est'is mi'a kap'o...

Kaj jen unu foj'o'n mi ven'as hejm'e'n, kaj mi vid'as, mi'a knab'o ven'as al mi renkont'e iel strang'e, kun ruĝ'et'a vizaĝ'o kaj sen ornam'aĵ'et'o sur la ĉap'o*. “Aŭskult'u, Moĉjo”, mi dir'as al li, “kie'n perd'iĝ'is vi'a ornam'aĵ'et'o?” Kaj li dir'as: “kia ornam'aĵ'et'o?” — Mi dir'as “la buton'o”. Li dir'as: “kia buton'o?” Mi dir'as: “la buton'o, kiu est'is sur la ĉap'o; ankoraŭ antaŭ la fest'o'j mi aĉet'is ja al vi nov'a'n ĉap'o'n kun nov'a ornam'aĵ'et'o!”... Tiam li ruĝ'iĝ'is ankoraŭ pli kaj dir'is al mi: “mi de'pren'is”... Mi dir'as: “kio'n signif'as, ke vi de'pren'is?” Li dir'as: “mi est'as liber'a”... Mi dir'as: “kio'n signif'as, vi est'as liber'a?” — Li dir'as: “ni ĉiu'j est'as liber'a'j”... Mi dir'as: “kio'n signif'as, vi ĉiu'j est'as liber'a'j?” Li dir'as: “ni ne ir'as plu en la gimnazi'o'n”... Mi dir'as: “kio'n signif'as, vi ne ir'as plu en la gimnazi'o'n?” Li dir'as: “ni far'is komun'a'n inter'konsent'o'n, ke ni plu ne ir'u”... Mi dir'as: “kio'n signif'as, vi far'is inter'konsent'o'n? kia'j far'ist'o'j? kia'j inter'konsent'ist'o'j? Nu, bel'a ĝoj'o al mi ven'is”, mi dir'as; “por tio mi mi'n ruin'ig'is, por tio mi mi'n el'met'is al ĉia'spec'a'j sufer'o'j kaj humil'ig'o'j, por ke vi post'e pov'u far'i komun'a'n inter'konsent'o'n? Ho ve, ho ve”, mi dir'as, “al vi, al mi kaj al ni ĉiu'j! Di'o vol'u almenaŭ, ke tio ne al'port'u i'a'n grand'a'n mal'feliĉ'o'n al la hebre'a popol'o, ĉar ĉie la hebre'o est'as ja la pro'pek'a kapr'o!”... Tiel mi parol'as al li, kaj mi komenc'as flam'iĝ'i, moral'instru'i, kiel ordinar'a patr'o parol'as kun infan'o... Sed mi hav'as ja edz'in'o'n, long'e ŝi viv'u; ŝi al'kur'as kaj komenc'as tambur'i per si'a lang'o, ke est'as tiel kaj tiel, ke mi jam tut'e sen'suk'iĝ'is, ke mi ne hav'as eĉ plej mal'grand'a'n sci'o'n pri tio, kio far'iĝ'as en la mond'o, ke nun far'iĝ'is tut'e ali'a mond'o, saĝ'a mond'o, sincer'a mond'o, liber'a mond'o, mond'o, en kiu ĉiu'j est'as egal'a'j, en kiu ne ekzist'as riĉ'a kaj mal'riĉ'a, ne ekzist'as sinjor'o kaj sklav'o, ne ekzist'as ŝaf'o tond'at'a, ne ekzist'as hund'o boj'ant'a, ne ekzist'as kat'o grat'ant'a, ne ekzist'as mus'o mord'et'ant'a...” — “Ta, ta, ta,” mi dir'as, “kie vi pren'is tia'n strang'a'n lingv'o'n? ĝi est'as ia nov'a lingv'o”, mi dir'as, “nov'a'j vort'o'j; ebl'e est'us bon'e, ke vi sam'temp'e jam el'las'u la kok'in'o'j'n el la kaĝ'o: ir'u, kok'in'o'j, far'iĝ'u mastr'in'o'j?...” Tiam ŝi ek'flam'as, kvazaŭ mi el'verŝ'us sur ŝi'n dek sitel'o'j'n da bol'ant'a akv'o, kaj komenc'iĝ'as tra ra, ra, laŭ “ili'a” manier'o... Nu, oni dev'as jam aŭskult'i la predik'o'n ĝis la fin'o, sed la mal'feliĉ'o konsist'as en tio, ke tiu predik'o ne hav'is fin'o'n. “Nu”, mi dir'as al ŝi, “bon'e, sed nur far'u fin'o'n; mi bat'as al mi la brust'o'n, mi konfes'as, ke mi pek'is, mi krim'is, nur far'u fin'o'n, nur las'u al mi pac'o'n!” Sed ŝi ne vol'as aŭd'i nek vid'i... “Ne”, ŝi dir'as, ŝi vol'as sci'i, kial, kaj por kio, kaj kia'rajt'e, kaj preciz'e, kaj kontraŭ'e, kaj kiel la konscienc'o permes'as, kaj kiel konven'as, kaj de'nov'e, kaj de'nov'e, kaj ankoraŭ unu foj'o'n de'nov'e la sam'o'n!...”

*  La aŭtor'o rakont'as ĉi tie pri la strik'o, kiu'n dum la rus'a-japan'a milit'o far'is la gimnazi'an'o'j en preskaŭ ĉiu'j gimnazi'o'j de Pol'uj'o. Tiu ĉi strik'o mal'feliĉ'ig'is tre grand'a'n nombr'o'n da infan'o'j.

Dir'u, mi pet'as, kiu el'pens'is... edz'in'o'n?